por mediti
POR MEDITI

Salmo 127a
Se la Eternulo ne konstruas la domon,
Tiam vane laboras super ĝi ĝiaj konstruantoj;
Se la Eternulo ne gardas urbon,
Tiam vane maldormas la gardanto.

Romanoj 8:28
Kaj ni scias, ke por tiuj, kiuj amas Dion, por tiuj, kiuj estas vokitaj laŭ Lia intenco, ĉio kunlaboras al bono.

2 de Tesalonikanoj 3:3
Sed fidela estas la Sinjoro, kiu vin fortikigos kaj vin defendos kontraŭ la malbonulo.

Luko 16:15
….ĉar kio estas altigita inter homoj, tio estas abomenaĵo antaŭ Dio .

Sencencoj 3:5-6
Fidu la Eternulon per via tuta koro
Kaj ne fidu vian prudenton.
Konsciu Lin en ĉiuj viaj vojoj,
Kaj Li ĝustigos vian iradon.

1 Korintanoj 10:13
Nenia tento vin prenis, krom laŭ homa forto; sed fidela estas Dio, kiu ne lasos vin esti tentataj super via forto; sed kune kun la tento ankaŭ faros la forkurejon, por ke vi povu ĝin elporti. 

Hebreoj 10:34
Ĉar vi kompatis tiujn, kiuj estis en katenoj, kaj ĝoje akceptis la rabadon de via posedaĵo, sciante, ke vi mem havas pli bonan kaj restantan posedaĵon. 

Hebreoj 13:5-6 
Estu via karaktero sen monamo; estu kontentaj je tio, kion vi havas; ĉar Li mem diris: «Mi ne foriros de vi kaj ne forlasos vin». Tial ni kuraĝas diri: «La Eternulo estas mia helpanto, mi ne timos;  Kion faros al mi homo?».

Mateo 6:25-34
Tial mi diras al vi: Ne zorgu pri via vivo, kion vi manĝu, aŭ kion vi trinku, nek pri via korpo, kion vi surmetu. Ĉu la vivo ne estas pli ol nutraĵo, kaj la korpo pli ol vestaĵo? Rigardu la birdojn de la ĉielo, ke ili ne semas, nek rikoltas, nek kolektas en grenejojn; kaj via Patro ĉiela ilin nutras. Ĉu vi multe pli valoras ol ili? Kaj kiu el vi per zorgado povas aldoni unu ulnon al sia staturo? Kaj kial vi zorgas pri vestaĵo? Pripensu la iliojn de la kampo, kiel ili kreskas; ili ne laboras, nek ŝpinas; tamen mi diras al vi, ke eĉ Salomono en sia tuta gloro ne estis ornamita, kiel unu el ĉi tiuj. Sed se Dio tiel vestas la kampan herbaĵon, kiu existas hodiaŭ, kaj morgaŭ estos ĵetata en fornon, kiom pli certe Li vestos vin, ho malgrandfiluloj? Tial ne zorgu, dirante: Kion ni manĝu? aŭ: Kion ni trinku? aŭ: Kion ni surmetu? Ĉar pri ĉio tio serĉas la nacianoj;  ĉar via Patro ĉiela scias, ke vi bezonas ĉion tion. Sed celu unue Lian regnon kaj Lian justecon, kaj ĉio tio estos aldonita al vi.Tial ne zorgu pri la morgaŭa tago, ĉar la morgaŭa tago zorgos pri si mem. Sufiĉa por la tago estas ĝia propra malbono. (Lc 12:22–31)


Sinjoro, donu al mi la serenecon por akcepti tion, kion mi ne povas  ŝanĝi ,
la kuraĝon por ŝanĝi tion, kion mi povas,
kaj la saĝon por distingi la diferencon.
Fari
ĝu via volo, ne la mia!




 Unua Paĝo