pregxoj

Preĝoj


En la nomo de l' Patro kaj de l' Filo kaj de l' Sankta Spirito.
Amen.




Mi kredas
Mi kredas je Dio, la Patro ĉiopova, la Kreinto de la ĉielo kaj la tero; kaj je Jesuo Kristo, lia unusola filo, nia Sinjoro, kiu estis koncipita de la Sankta Spirito, naskiĝis el Vergulino Maria, suferis sub Poncio Pilato kaj estis krucumita, mortis kaj estis entombigita; Li descendis al la infero, la trian tagon Li reviviĝis, ascendis en la ĉielon, eksidis ĉe la dekstro de Dio, la Patro ĉiopova, de kie Li revenos por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn. Mi kredas je la Sankta Spirito, je la sankta katolika Eklezio, je la unueco de la sanktuloj, je la pardono de la pekoj, je la reviviĝo de la korpoj, je la eterna vivo.
Amen.



Patro Nia
Patro nia, kiu estas en la ĉielo, sanktigata estu via nomo.
Venu via regno. Fariĝu via volo kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ, kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.
Amen.



Saluton, Maria
Saluton, Maria, gracoplena, la Sinjoro estas kun vi.
Benata vi estas inter la virinoj kaj benata estas la frukto de via sino, Jesuo.
Sankta Maria, Dipatrino, preĝu por ni pekuloj nun kaj en la horo de nia morto.
Amen.



Saluton, reĝino
Saluton, reĝino, kompatema Patrino; nia vivo, nia ĝojo kaj nia espero, saluton! Al Vi ni vokas, ekzilitaj filoj de Eva. Vin ni petegas, ĝemante kaj plorante en ĉi tiu valo de larmoj. Pro tio do, nia Perantino, regardu al ni per viaj tiel kompataj okuloj. Kaj montru al ni post ĉi tiu ekzilo Jesuon, la benatan frukton de via sino. Ho dolĉa Virgulino Maria. Preĝu por ni, Sankta Dipatrino, por ke ni meritu la promesojn de Kristo.
Amen.



Memoru
Memoru, ho plej pia Virgulino Maria, ke oni ne aŭdis dum jarcentoj, ke vi forlasis tiun, kiu serĉis vian protekton, alvokis vian helpon kaj petis vian subtenon. De tiu fido kuraĝigita, mi kuras al vi, ho Virgulino de virgulinoj kaj Patrino, mi venas al vi, mi ĝemanta pekulo staras antaŭ vi. Ho Patrino de la Vorto, bonvolu ne malŝati miajn vortojn, sed aŭdu ilin favore kaj elaŭdu. Amen.



La Anĝeluso

V: La Anĝelo de la Sinjoro anoncis al Maria,
R: kaj ŝi koncipis de la Sankta Spirito.
Saluton, Maria...

V: Jen mi estas la servantino de la Sinjoro,
R: fariĝu al mi laŭ via parolo
Saluton, Maria...

V: Kaj la Vorto fariĝis karno,
R: kaj loĝis inter ni
Saluton, Maria...

V: Preĝu por ni, sankta Dipatrino,
R: por ke ni fariĝu indaj la promesojn de Kristo.

Ni preĝu: -  Enverŝu, ni petas, ho Sinjoro, Vian gracon en nian animon. Per la Anĝela anonco ni ekkonis la enkarniĝon de Kristo, Via Filo. Per Lia pasiono kaj kruco ni estu gvidata al la gloro de la reviviĝo. Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro.
R: Amen




La Doksologio
Gloro al la Patro
kaj al la Filo
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco,
tiel nun kaj 
ĉiam,
kaj en eterno. Amen
.



Preĝo de Francisko el Asizo
Ho Sinjoro, faru el mi ilon de via paco:
Kie estas malamo, zorgu ke mi alportu la Amon
Kie estas ofendo, ke mi alportu la Pardonon
Kie estas malkonkordo, ke mi alportu la Unuecon
Kie estas dubo, ke mi alportu la Kredon
Kie estas eraro, ke mi alportu la Veron
Kie estas malespero, ke mi alportu la Esperon
Kie estas malĝojo, ke mi alportu la ĝojon
Kie estas mallumo, ke mi alportu la Lumon.
Ho Majstro, zorgu ke mi ne klopodu tiom:
Por esti konsolata, kiom por konsoli
Por esti komprenata, kiom por kompreni
Por esti amata, kiom por ami.
ĉar
Nur donante, oni ricevas;
Nur pardonante, oni estas pardonata;
Nur mortante, oni reviviĝas al la Eterna Vivo.
Amen



Misteroj de la Rozario:
Ĝojaj:
1.    Kiun Vi, Virgulino, el Sankta Spirito koncipis.
2.    Kun kiu Vi, Virgulino, Elizabetan vizitis.
3.    Kiun Vi, Virgulino, en Betlehemo naskis.
4.    Kiun Vi, Virgulino, en templo oferis.
5.    Kiun Vi, Virgulino, en Templo trovis.
Doloraj:
1.    Kiun por ni en Olivĝardeno sangoŝvitis.
2.    Kiu por ni estis skurĝita.
3.    Kiu por ni estis dorne kronita.
4.    Kiu por ni pezan krucon portis.
5.    Kiu por ni estis krucumita.
Gloraj:
1.    Kiu resurektis.
2.    Kiu en la ĉielon ascendis.
3.    Kiu sendis Spiriton Sanktan.
4.    Kiu Vin, Virgulino, en la ĉielon prenis.
5.    Kiu Vin, Virgulino, en la ĉielo kronis.
Lumaj:
1.   Kiu estis baptita en la rivero Jordano
2.   Kiu 
ŝanĝis akvon en vinon
3.   Kiu anoncis la venon de la Regno de Dio
4.   Kiu transfiguri
ĝis sur Monto Tabor
5.   Kiu iniciatis la E
ŭkaristion



 Unua Paĝo